Planto de la semajno 20/2012: konvalo
Planto de la semajno 19/2012: anemono flava
Planto de la semajno 18/2012: anemono blanka
Blankaj anemonoj (Anemone nemorosa) ekfloras ĉe ni meze aŭ fine de aprilo. Jen la unuaj de la jaro 2011 fotitaj la 21-an de aprilo 2011. Ĉirkaŭe videblas tigoj de konvalo (Convallaria majalis), kiuj du semajnojn pli poste tute kovris la jam velkintajn blankajn anemonojn. Tiom mallonga povas esti la periodo de anemonoj.
Planto de la semajno 17/2012: hepatiko
En la norda naturo la plej belaj kaj ŝatataj printempaj floroj estas diverskoloraj anemonoj. Unue, kelkloke jam en fino de marto, ekfloras hepatiko aŭ blua anemono (Hepatika nobilis), sekvata de blanka kaj flava anemonoj. Ili estas malpli grandaj ol siaj parencoj en pli sudaj landoj, sed per siaj klaraj koloroj ili heroldas la alvenon de la printempo.
Planto de la semajno 16/2012: kapra saliko
Planto de la semajno 15/2012: Erofilo
Unu el la plej fruaj floroj ĉe ni estas erofilo aŭ printempuleto (Erophila verna). Tiujn ĉi fotojn mi faris jam en marto. Tiel frue la planto estas preskaŭ nerimarkebla. Poste la tigoj kreskas pli alten kaj la planto ricevas alian aspekton. Rigardu mian poŝtaĵon el la semajno 16/2010.
Planto de la semajno 14/2012: neĝborulo
Finfine printempo ŝajnas atingi ankaŭ nian nordan regionon. Dum la vintra periodo mi prezentis fotojn faritajn en antaŭaj jaroj, sed jam estas tempo afiŝi tute freŝajn fotojn. La unuaj neĝboruloj (Galanthus nivalis) malfermis siajn florojn en la parko de Lapinlahti fine de marto. Neĝboruloj ne estas originalaj plantoj ĉe ni. Ĉiuj el ili estis plantitaj de homoj, kvankam ili povas kreski en niaj parkoj jardekojn sen homa prizorgado.