Planto de la semajno 14/2012: neĝborulo
31.03.2012
Finfine printempo ŝajnas atingi ankaŭ nian nordan regionon. Dum la vintra periodo mi prezentis fotojn faritajn en antaŭaj jaroj, sed jam estas tempo afiŝi tute freŝajn fotojn. La unuaj neĝboruloj (Galanthus nivalis) malfermis siajn florojn en la parko de Lapinlahti fine de marto. Neĝboruloj ne estas originalaj plantoj ĉe ni. Ĉiuj el ili estis plantitaj de homoj, kvankam ili povas kreski en niaj parkoj jardekojn sen homa prizorgado.
One Comment
Komentado estas fermita.
La Angla lingva artikolo pri Galanthus nivalis je Vikipedio diras ke la planto enhavas galantaminon. Galantamino estas alkaloido, kiun kuracistoj uzas por helpi paciencoj kun Alzheimer-malsano. Mi hipotezus ke la galantamino funkciis kiel natura trudbestmortigenzo kaj helpis la supervivecon kaj reproduktecon de la planto. Mi scias ke la klarigoj por nikotino en tabako kaj kafeino en kafo, kiuj ambaŭ ankaŭ estas alkaloidoj, estas ke la kombinaĵoj funkcias kiel trudbestmortigenzoj. Ŝajnas verŝajna ke drogo, kiu malkreskas la simptomojn de Alzheimer-malsano de unu specio, funkcius kiel neŭrotoksino por alia.