Planto de la semajno 19/2012: anemono flava
05.05.2012
Inter anemonoj la flava (Anemone ranunculoides) estas la malplej frua kaj ankaŭ la plej rara ĉe ni. En Helsinko oni tamen povas trovi ĝin tre facile en la parko de Kaisaniemi, kie ĝi formas flavajn tavolojn kune kun gageoj kaj fikarioj komence de majo.
Komentado estas fermita.