Iri rekte al la enhavo

Pri la blogo

Saluton!

Mia nomo estas Sakari  kaj mi loĝas en Helsinki, la ĉefurbo de Finnlando.

Jam de kelkaj jaroj mi interestiĝas pri fotografado. Mi fotis precipe du aferojn: finnan naturon kaj la mondon dum miaj vojaĝoj en diversaj landoj. Kelkaj el miaj fotoj estis jam videblaj en la reto, aŭ en mia finnlingva blogo sakari2.wordpress.com, mia hejmpaĝo sakarikauppinen.com aŭ en mia reta arkivo sakari.kuvat.fi/kuvat.

Ĉi tie mi volas prezenti miajn fotojn al la esperanta publiko. Mi volas montri al vi la nordan naturon – tia kia ĝi prezentiĝas en suda Finnlando. Nia naturo estas pli riĉa ol oni kutime supozas. Ekz. plantspeciojn ni havas sole en Helsinki pli ol 1100, dum normala nombro en ordinara nordeŭropa komunumo estas 300-500. Mi volas prezenti ankaŭ kiel la ĉeesto de homo ŝanĝas la naturon.

Mi preparos i.a. regulan serion “Planto de la semajno”, kie mi prezentos ofte renkontatajn plantojn. Eble vi jam konas tiujn plantojn, sed ne ilian nomon en esperanto. Krom tio mi prezentos aliajn naturestaĵojn – birdojn, papiliojn ktp sed ankaŭ pejzaĝojn kaj aliajn naturkuriozaĵojn.

Multaj plantoj, birdoj kaj aliaj naturestaĵoj jam havas esperantan nomon. Tamen tiuj nomoj estas malmulte konataj. Pro tio mi klopodas trovi la nomon de ĉiu fotita estaĵo. La nomojn mi prenas el vortaroj aŭ el retaj listoj. Kelkfoje mi devas mem inventi la nomon, precipe por sekvi la evoluon de la sciencaj nomoj. Por helpi al la legantoj mi donas ankaŭ la sciencan nomon kaj nacilingvan version en la finna kaj sveda.

Vi estas ĉiam bonvenaj komenti la afiŝitajn aferojn.

Odora geranio (Geranium robertianum, fi haisukurjenpolvi, sv Stinknäva)

3 komentoj leave one →
  1. Salla permalink
    01.01.2010 5:26 ptm

    Vi havas tre belajn fotojn sur la paĝo.

    Feliĉan novan jaron al vi

    Salla

  2. 22.01.2010 11:05 atm

    Saluton,

    Mi lernas esperanton ekde malmulte da tempo, kaj kiam mi vidis tiu ĉi fotoblogo, tio donas min ideo fari similan aĵon pri pli suda naturo :

    http://mirindanaturo.over-blog.com/

    Kore

    • Sakari permalink*
      22.01.2010 3:41 ptm

      Bonvenon Mateo al Esperantujo kaj gratulon pro via nova blogo.

Komenti