Skip to content

Ponto de Crusell

16.02.2012

En Helsinko estas inaŭgurita nova ponto. La ponto de Crusell kunigas kvartalon Ruoholahti kun la nova kvartalo Jätkäsaari iom post iom konstruatan. La aŭtoŝoseo superanta la ponton ankoraŭ ne kondukas ien ajn, ĉar parto de la vojo mankas, sed tramvoja linio 8 estas plilongigita kaj nun kunligas Jätkäsaari kun la cetera urbo.

Ĉe ni nun estas la plej malvarma tempo de la vintro. Tial tia neĝkonvrita foto. Se vi volas vidi ĝin en pli granda formato aŭ eĉ konservi ĝin kiel ekranfono en via komputilo, klaku ĝin kaj vi havos ĝin en grandeco 1680*1050.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: