Skip to content

Planto de la semajno 18/2012: anemono blanka

28.04.2012

Blankaj anemonoj (Anemone nemorosa) ekfloras ĉe ni meze aŭ fine de aprilo. Jen la unuaj de la jaro 2011 fotitaj la 21-an de aprilo 2011. Ĉirkaŭe videblas tigoj de konvalo (Convallaria majalis), kiuj du semajnojn pli poste tute kovris la jam velkintajn blankajn anemonojn. Tiom mallonga povas esti la periodo de anemonoj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: