Skip to content

Planto de la semajno 17/2012: hepatiko

21.04.2012

sinivuokko

En la norda naturo la plej belaj kaj ŝatataj printempaj floroj estas diverskoloraj anemonoj. Unue, kelkloke jam en fino de marto, ekfloras hepatikoblua anemono (Hepatika nobilis), sekvata de blanka kaj flava anemonoj. Ili estas malpli grandaj ol siaj parencoj en pli sudaj landoj, sed per siaj klaraj koloroj ili heroldas la alvenon de la printempo.

Advertisements
2 Komentoj
  1. 21.04.2012 12:24 ptm

    Ĉe ni Hepatikoj jam finis.
    Ĉi hepatiko havas belan koloron. Niaj estas rozkoloraj. Ili ankaw estas ĉarmaj. Tamen mi ŝatas havi plu deversaj koloraj 😉

  2. Peter J. Schweinsberg permalink
    13.05.2012 9:53 ptm

    Oni povas klasigi la membrojn de la genro de ĉi tiu specio en du grupojn per la formo de iliaj foliaj loboj. Unu grupo havas segil-dentajn lobojn, kiel Hepatica falconeri. La alia grupo havas integrajn lobojn. La supra planto, Hepatica nobilis, iĝas al la dua grupo.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: