Skip to content

Planto de la semajno 16: erofilo

17.04.2010

Inter la plej fruaj printempaj floroj – sed ofte nerimarkita – estas erofilo (Erophila verna, fi kevätkynsimö, sv nagelört). Unuopan floron oni apenaŭ rimarkas, ĉar la planto estas nur kelkajn centimetrojn alta kiam la unuaj floroj aperas. Kiam plenkreska, ĝi povas atingi 10-15 centimetran altecon. La forto de etuloj estas en ilia nombro. Kelkfoje ili floras tiom amase, ke herbejo ŝajnas akiri blankan koloron.

En la privata listo de W F Pilger ĝi ricevis komunuzan nomon printempuleto. La scienca nomo Erophila verna signifas ‘printempa amiko de printempo’.

Advertisements
One Comment
  1. 23.04.2010 5:50 ptm

    Saluton,
    Mi multe ŝatas tiu planto tia beleta ! En Francio, ĝi floras en marto kaj aprilo. Pro ĝiaj dividitaj petaloj, ĝi similas al stelarioj !
    Foti ĝin ne estas facila, gratulon.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: