Skip to content

Planto de la semajno 13/2012: bidento klinita

24.03.2012

Printempo ankoraŭ ne atingis nian nordan regionon. Tial mi daŭrigas per bildoj el antaŭaj jaroj. Dum du lastaj semajnoj mi prezentis bidentojn. Al la sama familio apartenas ankaŭ tria: klinita bidento Bidens cernua.

Advertisements

Planto de la semajno 12/2012: bidento triparta

17.03.2012

tummarusokki

La nomo de tiu ĉi bidento  bidento triparta (Bidens tripartita) referencas al la folioj kiuj ofte estas tripartigitaj.

tummarusokki

Planto de la semajno 11/2012: bidento radia

10.03.2012

säderusokki

Radia bidento (Bidens radiata) estas origine rara ĉe, tamen en Helsinko oni facile trovas ĝin en lokoj, kie la homo tuŝis la teron. En tiaj lokoj ĝi apenaŭ estas longdaŭra, sed en la unuaj jaroj oni facile trovas ĝin.

säderusokki

Planto de la semajno 10/2012: glebiono

03.03.2012

keltasuvikakkara

Glebiono (Glebionis segetum) estas origine de la mediteranea regiono. Ĉe ni ĝi estas raraĵo kaj ĉefe kreskas plantite en ĝardenoj. Tamen mi fotis tiun ĉi ĉe la vojrando en Ruoholahti kie neniu homo ĝin certe plantis. Do plej verŝajne la semoj venis kun la tero el iu alia loko.

keltasuvikakkara

Planto de la semajno 9/2012: atriplo disa

25.02.2012

kylämaltsa

Disa atriplo  (atriplex patula) estas ĉe ni klare urba planto, ofte trovebla ĉe vojrandoj.

kylämaltsa

Planto de la semajno 8/2012: Linario malgranda

18.02.2012

kissankita

Malgrand linario (Chaenorhinum minus) estas malgranda kaj apenaŭ atentebla planto. Ĉe ni ĝi estas novalveninto, trovebla ekzemple en havenoj.

kissankita

Ponto de Crusell

16.02.2012

En Helsinko estas inaŭgurita nova ponto. La ponto de Crusell kunigas kvartalon Ruoholahti kun la nova kvartalo Jätkäsaari iom post iom konstruatan. La aŭtoŝoseo superanta la ponton ankoraŭ ne kondukas ien ajn, ĉar parto de la vojo mankas, sed tramvoja linio 8 estas plilongigita kaj nun kunligas Jätkäsaari kun la cetera urbo.

Ĉe ni nun estas la plej malvarma tempo de la vintro. Tial tia neĝkonvrita foto. Se vi volas vidi ĝin en pli granda formato aŭ eĉ konservi ĝin kiel ekranfono en via komputilo, klaku ĝin kaj vi havos ĝin en grandeco 1680*1050.