Iri rekte al la enhavo

Planto de la semajno 2: taraksako, leondento aŭ buterfloro?

08.01.2010

Taraksako, leondento, buterfloro (Taraxacum, fi voikukka, sv maskros)

Se vi rigardas iun esperantan vortaron, vi trovos, ke tiu ĉi planto nomiĝas leontodo. En pli vastaj vortaroj vi trovos ankaŭ alian, tre similan plantnomon leontodono. Por nefakuloj estas malfacile scii, kio estas la diferenco.

La esperanta nomo leontodo malvalidiĝis. Ĝi devenas de scienca nomo ne plu uzata por tiu ĉi planto. Laŭ nuna scio eĉ ne temas pri unuopa specio, sed pri genro, kiu konsistas el amaso da specioj. La scienca nomo de tiu genro estas Taraxacum. Tiuj plantoj estas kaprompaĵo por botanikistoj, ĉar ili tre similas unu al la alia. Pro tio ĝis nun ne estas vera kono pri ilia nombro nek disvastigiteco.

En multaj gvidlibroj pri plantoj oni ankoraŭ parolas pri la specio Taraxacum officinale. Ankaŭ tiu nomo ne plu estas ĝusta, ĉar kiam oni donis la nomon oni kredis, ke temas pri unu specio.

La esperanta nomo leontodo fakte baziĝas je kunmetaĵo de grekaj vortoj leon (leono) kaj odus (dento). La nomo celas la foliojn de la planto, kiuj havas formon de leonaj dentoj. En vortaroj kelkfoje aperas ankaŭ alia nomo buterfloro de la diablo, kiu estas Zamenhofa. (Legu la  tradukon de la rakonto Ekzistas diferenco de H. C. Andersen.)

Mi proponas ŝanĝi la nomon de tiu ĉi genro. En sciencaj kuntekstoj oni uzu la nomon taraksako. Por komunuza lingvo mi proponas eĉ du variantojn, kiuj ambaŭ jam aperas en esperantaj verkoj. Krome ili estas vaste uzataj nacilingve. Leondento estas esperantigo de la nuna leontodo. Buterfloro estas mallongigo de la Zamenhofa buterfloro de la diablo.

Esperantistoj estas tre konservemaj. Ili preferas ripeti nomojn elpensitajn antaŭ cent jaroj ol agnoski, ke tiuj baziĝas je erara kompreno pri la mondo. Jen estas klara ekzemplo: el scienca vidpunkto nek la genro nek la specio ekzistas tiaj, kiaj oni kredis ilin pli frue. Kial daŭre uzi arkaikan nomon?

Kion do pri leontodono? Ĝi estas alia genro (Leontodon), kiun oni ankoraŭ en la 19-a jarcento miksis kun taraksakoj. La nomon leontodono mi konsideras erara, ĉar en tiaj grekdevenaj vortoj la finaĵo -n estas superflua. Korekta formo en esperanto estus leontodo (komparu Tragopogon -> tragopogo). Finne tiu genro nomiĝas maitiainen, svede lejonfibbla.

Ĉi-sube mi donas bildon pri la plej ofta (almenaŭ ĉe ni) planto de tiu genro: leontodo(no) aŭtuna (Leontodon autumnalis, fi syysmaitiainen, sv höstfibbla).

Aldono 4.6.2010

Mi antaŭnelonge aĉetis novan vortaron (PIV 2005) kaj rigardis, kion ĝi diras pri tiu ĉi planto. Kun ĝojo mi konstatis, ke granda parto de miaj proponoj jam estis akceptitaj tie. Estas nova kapvorto taraksako: genro Taraxacum el asteracoj, pluraj specioj, i.a. la oficina taraksako (Taraxacum officinale), kaj  referenco al leontodo kaj leontodono. Sub leontodo estas klarigo: specio de taraksako (oficina taraksako) kaj pluraj parencaj specioj, sinonimo buterfloro.

3 komentoj
  1. Pierre Choukroun permalink
    17.01.2010 11:01 atm

    Kio estas do la oficiala esperanta nomo de tiu planto ? “leondento” aŭ “leontodo” ?

    • Sakari permalink*
      17.01.2010 1:34 ptm

      La PIV-a nomo estas leontodo, sed kiel mi klarigis, tiu nomo estas botanike erara. En la 19-a jarcento botanikistoj ankoraŭ miksis taraksakojn kaj leontodojn. La scienca nomo donita de Lineo (Linné) estis Leontodon taraxacum, poste oni ŝanĝis ĝin al taraxacum officinale. Nuntempe en la nordaj landoj oni forlasis la specian nomon “officinale”, ĉar ne temas pri specio sed pri granda grupo de malfacile apartigeblaj specioj apartenantaj al unu genro.

  2. Pierre Choukroun permalink
    18.01.2010 10:05 atm

    Do, “leondento” estas estas pli bona nomo ĉu ne ? (“Leondento” korespondas pli bone kun la sekvantaj termoj : “dent-de-lion” (fr), “dandelion” (en), “dente di leone” (it) “diente de león” (es), “dente-de-leão” (pt), “dant y llew” (cy), “Löwenzahn” (de), “løvetand” (da), “dintele leului” (ro), “dans-lew” (kw), “løvetann” (no), “leeuwentand” (nl).)

Komentado estas fermita.