Skip to content

Neĝo kaj glacio en Helsinki

09.01.2010

Ekzakte en tiu ĉi loko (Vanhankaupunginkoski, sv Gammelstadsforsen), sur insuleto inter dubranĉa fluejo de riveroVantaa (sv Vanda), la sveda reĝo Gustavo fondis reĝan bienon en la jaro 1550. Tio estis la komenco de la nuna urbo Helsinki. En januaro 2010 la rapidfluejo estas praktike glaciiĝinta. Akvo fluas nur subglacie.

Belformaj pendoglacioj formiĝas en la rapidfluejo.

Tiuj ĉi estas frostofloroj, kvankam laŭ anglalingva difino frostofloroj kreiĝas nur sur tigoj de plantoj. En nordaj landoj tamen okazas, ke filikformaj “floroj” kreiĝas sur glacio, se lago aŭ maro ricevas sian glacitavolon rapide dum forta frosto. Tiam la akvo sub la glacio ankoraŭ konservas kelkan varmon, kiu poste filtriĝas tra la glacio. Desuba varmo eligas de la glacio akvomolekulojn, kiuj transformiĝas en gason.  Science tiu fenomeno nomiĝas sublimiĝo. Se la aero estas tre malvarma, tiuj akvomolekuloj tuj kristaliĝas denove kaj kreas frostoflorojn.

Tiu ĉi birdo nomiĝas cinklo (Cinclus cinclus, fi koskikara, sv strömstare). Ĝi estas kuriozaĵo inter la birdoj trovataj en Finnlando, ĉar ĝi alvenas al ni por travintrado. Somerojn ĝi pasigas eĉ pli norde kaj forflugas nur kiam la riveroj glaciiĝas kaj ne plu haveblas manĝaĵo. Ĉe ni ĝi serĉas rapidfluejojn, kie la akvo ne glaciiĝas. Tie ĝi mergiĝas al la froste malvarma akvo kaj serĉas larvojn en la fundo. Legu pli pri ĝi en Vikipedia artikolo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: