Skip to content

Neĝo kaj glacio en Ruoholahti

07.01.2010

Ruoholahti estas la kvartalo kie mi loĝas. Ĝi situas proksime al la centro de Helsinki kaj al la maro. Dum la lastaj jaroj neĝo malmultis, ĉar pro la maro la mikroklimato estas iom pli varma ol aliloke. Tial estas plezuro povi foti belan blankan neĝon tuj apud mia loĝejo. Jen kelkaj vidaĵoj, kiuj estas haveblaj ankaŭ en pli granda mezuro alklakinte la fotojn.

Jen unu persono jam kuraĝis skii sur la glacio. Tio estas riska afero, ĉar la glacio sur maro ankoraŭ ne estas forta. Tradicie la spuroj de skiistoj formas du paralelajn liniojn, sed tiu ĉi skianto elektis la t.n. liberan stilon, kiu lastatempe tre populariĝis.

Advertisements
2 Komentoj
  1. Saliko permalink
    19.01.2010 7:10 atm

    Interesaj estas la surfaco kaj konsisto de la negho, la spuroj sur ghi. Vi bele sukcesis montri tion – kaj tio chiam shanghighas.

  2. Sakari permalink*
    19.01.2010 2:01 ptm

    Mi havas ankoraŭ kelkajn fotojn pri neĝkristaloj. Vi vidos ilin venontsemajne.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: