Iri rekte al la enhavo

Pluvas folioj… la fino proksimiĝas

11.10.2010

Jen vidaĵo de Helsinki hieraŭ posttagmeze. Folioj de arboj pli kaj pli brilas, sed la dimanĉa vento jam montris kio sekvos.

Ĝuu dum vi povas.

Baldaŭ urbaj purigistoj forportos ankaŭ la falintajn foliojn.

En Eŭropa foliarbaro la ĉefa koloro estas la flava (en Norda Ameriko pli grandskale ankaŭ la ruĝa). Krom aceroj ankaŭ betuloj kaj tilioj akiris sian aŭtunan koloron.

Jen unu plia flavaĵo – hipokastano aŭ ĉevalkaŝtanujo. Ĝiaj folioj kutime falas rapide post la flaviĝo.

Komentado estas fermita.