Skip to content

En finna arbaro

13.10.2010

La koloroj en arbaro ŝajnas pli fortaj aŭtune – almenaŭ muskoj havas tre fortan verdon. Koniferoj – piceoj kaj pinoj – estas la plej oftaj arboj en Finnlando. En la foto tipa picea (Picea abies) arbaro.

Ofte oni aŭdas frapetadon en arbaro. Tiun sonon eligas pegoj frapante sian bekon kontraŭ la trunkoj aŭ branĉoj. En la foto estas granda buntpego (Dendrocopos major).

En oktobro vesperiĝas jam antaŭ la sepa horo. La lastaj sunradioj kolorigas la trunkojn de piceoj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: