Skip to content

Vintraj fungoj aperis

14.11.2011
tags:

talvivinokas

Fungojn oni povas trovi eĉ vintre. Ĉe ni aŭtuno daŭras ankoraŭ, pasintjare neĝis jam komence de novembro, sed ĉi-jare estas alia vetero. Tamen jam aperis kelkaj fungoj, kies finnlingvaj nomoj enhavas la vorton “vintro”. La unua en tiu ĉi poŝtaĵo tre similas al Pleutorus ostreatus, ostra fungo, fungo bongusta kaj aprezata, nuntempe ankaŭ kultivata. Ĝi tamen ne estas tio sed alia similaspekta fungo Panellus serotinus, kiu bedaŭrinde ne estas manĝebla.

talvivinokas

talvivinokas

talvijuurekas

La dua fungo tamen estas manĝebla, eĉ bongusta. Ĝia nomo estas Flammulina velutipes. Verdire oni scias nuntempe, ke Flammulina velutipes ne estas unu specio, sed grupo de similaspektaj fungoj. En Japanio iu fungo de tiu ĉi grupo estas konata sub la nomo enokitake kaj tre aprezata. Ankaŭ ĉe ni tiu ĉi fungo estas klasifikita kiel manĝebla kaj bongusta, sed malmulte konata.

En la reto mi trovis ke la japana nomo estas 榎茸, エノキタケ. Se iu hazarde legas mian blogon en Japanio, ĉu vi konas tiun fungon, ĉu vi ŝatas ĝin?

talvijuurekas

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: