Skip to content

Planto de la semajno 46: stakiso marĉa

12.11.2011

peltopähkämö

Marĉa stakiso (Stachys palustris) estas verdire tre bela por esti fiherbo. En mar- kaj lagbordoj ĝi povas atingi unu metron, sed tiuj ĉi estas malpli altaj. Ŝajne la alteco dependas de la konkurantaj plantoj, se mankas konkurantoj, la planto ne bezonas kreski tiom alta.

peltopähkämö

La tigoj formortas aŭtune, sed la planto kreskigas rizomojn (ŝvelintajn radikojn) de kiuj la planto kreskas denove venontprintempe.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: