Skip to content

Planto de la semajno 45: abutilo

05.11.2011

kelta-aulio

En Finnlando jam estas malfrua aŭtuno kaj en la naturo apenaŭ troveblas florantaj plantoj. Tial mi devis trovi alian temon por la vintro. Mi fotis dum la aŭtuno vojrandojn ĉi tie en Ruoholahti kaj Lapinlahti. Dum la somero estis konstruitaj nova vojkruco kaj vojeto por piedirantoj kaj biciklantoj. Samtempe oni refaris la randojn. Homo metis tien semojn, sed la naturo ankaŭ faras la sian kaj kreskigas plantojn laŭ sia propra volo. Tiajn plantojn mi volas prezenti al vi dum la venontaj semajnoj.

La unua en tiu ĉi serio estas iomete nekutima. Ĝia nomo estas abutilo (Abutilon theophrasti). Ĉe ni ĝi estas ankoraŭ tre rara sed verŝajne disvastiĝanta. Mi trovis ĝin malantaŭ rozujon. Dum la vintro iuj homoj uzis tiun rozujon kiel birdomanĝejon. Ili metis tien etajn ujojn kun semoj por la birdoj. Estas evidente ke tiu ĉi planto kreskis el tiuj semoj.

Abutilo estas ĉe ni raraĵo, sed en pli sudaj landoj jam ofta kaj kelkloke malutila. Al ni tiaj plantoj montras la klimatŝanĝiĝon. Ĝian disvastitecon en Finnlando vi povas vidi en la mapo de Plantatlaso.

kelta-aulio

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: