Skip to content

Planto de la semajno 44: konizo kanada

29.10.2011

kanadankoiransilmä

La malnova nomo de tiu ĉi planto estis kanada erigerono, ĉar antaŭe oni ne distingis erigeronojn kaj konizojn. Tamen la scienca nomo nuntempe estas Conyza canadensis, tial mi uzas ankaŭ en esperanto la nomon konizo. Kiel la nomo indikas ĝi devenas el Norda Ameriko.

La fotoj estas preskaŭ de mia hejma korto, ĉar kanada konizo estas ĉe ni precipe urba planto kiu povas kreski preskaŭ kie ajn kie la homo rompis la teron. Ĉe ni ĝi estas apenaŭ konata fiherbo, sed en Norda Ameriko ĝi estas aprezata kuracherbo.

kanadankoiransilmä


Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: