Skip to content

Planto de la semajno 43: hipofeo

22.10.2011

tyrni

Antaŭ kelkaj semajnoj ĉe finnaj esperantistoj estis diskuto pri hipofeo  (Hippophae rhamnoides), kiel ĝi nomiĝas en esperanto kaj kie aĉeti plantojn kaj kiel kreskigi ilin. Ĝi estas arbusto trovata ĉefe en la finnaj kaj svedaj marbordoj kaj malpli ofte en la bordoj de la Norda Maro. La beroj estas tre sanaj, enhavas i.a. tre multe da C-vitamino. Pluki la berojn estas tamen tre malfacile, ĉar la planto havas pikojn kaj la beroj pli facile rompiĝas ol eliĝas el la branĉoj. En Helsinko ĝi estas ĉefe kreskigata kiel ornamaĵo.

tyrni

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: