Skip to content

Planto de la semajno 42: elimo sabla

15.10.2011

rantavehnä

Sabla elimo (Leymus arenarius) troveblas en marbordoj ne nur en Finnlando sed ĉie ĉirkaŭ la Balta Maro kaj Norda Maro. Ĝi estas facile rekonebla jam pro la koloro de la folioj. Krom marbordoj oni nuntempe povas trovi ĝin ankaŭ ĉe aŭtoŝoseoj kie la kreskokondiĉoj similas al tiuj de marbordoj (en Finnlando oni metas salon sur la vojon vintre por malhelpi glitadon). Botanikistoj nuntempe klasifikas sablan elimon al la familio de Leymus anstataŭ Elymus, sed la esperanta nomo ankoraŭ referencas al la malnova familio. Pli korekte estus nomi ĝin sabla lejmo.

 

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: