Skip to content

El la vivo de libeloj

22.09.2011

ruskoukonkorento

Jen Aeshna grandis libelo ofte renkontata en Meza kaj Norda Eŭropo. Ĝia flugado similas al tiu de malnovstila flugmaŝino.
Se vi rigardas atente la supran bildon vi povas vidi piedetojn en ĝia buŝo. La libelo ĵus kaptis etan insekton kaj haltis por manĝi ĝin (Vi povas klaki la bildon por vidi ĝin en pli granda formo).

ruskoukonkorento

ruskoukonkorento

Ni iru pli proksimen ĉar tiu ĉi individuo permesas tion. Mi ŝanĝis la direkton de la bildo pro teknikaj kialoj, sed Aeshna grandis ĉiam sidas pendante tiel ke la vosto direktiĝas malsupren.

Kion vi vidas en tiu ĉi foto? Al mi ŝajnas ke la ulo estas iom difektita. La dekstra antaŭa piedo estas rompita, same makzelo.

ruskoukonkorento

ruskoukonkorento

One Comment
  1. 22.09.2011 8:11 atm

    Mi estas ravita de via bonega blogo!

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: