Skip to content

Tempo de fungoj II

21.09.2011

haaparousku

Pri fungoj mi ĉefe okupiĝas pro mia interesiĝo pri la naturo. Ĝis nun mi apenaŭ kolektis fungojn por manĝado. Tamen mi konsideras ke estas tre utile por ĉiu koni la plej ofte manĝatajn fungojn.

Mi iris al la arbaro en Vuosaari sed unue ŝajnis ke mi ne trovas eĉ unu manĝeblan fungon. Kio okazas? Ĉu tiuj fungoj ankoraŭ ne aperis aŭ ĉu ili jam estas forplukitaj? Ankaŭ tiu alternativo eblas, ĉar mi renkontiĝis kun pluraj fungokolektantoj. Interesiĝo pri fungoj ŝajnas kreskis en Finnlando.

Finfine mi tamen trovis kelkajn manĝeblajn. Ĉiuj fungoj prezentitaj en tiu ĉi blogaĵo apartenas al la familio de laktarioj (Lactarius). La unua estas Lactarius trivialis kiu malgraŭ sia scienca nomo estas inter la plej multe kolektataj laktarioj en Finnlando. Se oni tranĉas laktarion eliras suko, plej ofte blanka kiel lakto.

haaparousku

haaparousku

karvarousku

Jen alia ofte kolektata fungo Lactarius torminosus. Laktariojn oni kutime boligas antaŭ ol manĝi aŭ konservi por esti manĝataj poste.

karvarousku

kuusenleppärousku

Eĉ trian manĝeblan fungon mi trovis en la sama loko. Ĝi nomiĝas Lactarius deterrimus.
Malgraŭ la scienca nomo (deterrimus = malŝatenda) finnoj manĝas ĝin same kiel similan Lactarius deliciosus. Ili estas koneblaj pro sia karot-oranĝa suko.

kuusenleppärousku

kuusenleppärousku

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: