Skip to content

Tempo de fungoj I

18.09.2011
tags:

tuoksuvalmuska matsutake

Pasintan semajnon en Vantaa oni organizis fung-ekskurson. Preskaŭ cent personoj kolektiĝis por konatiĝi kun fungoj. Pluraj interesaj specioj estis trovitaj. Jen specialaĵo trovebla ankaŭ en niaj arbaroj. Tiu ĉi fungo nomiĝas macutako (Tricholoma matsutake). Ĝi estas aparte aprezata en Japanio. Tiu ĉi grandega ekzemplero estas jam iom tro granda por esti manĝata.

tuoksuvalmuska matsutake

tuoksuvalmusta matsutake

En Finnlando pli kaj pli multaj homoj interesiĝas pri fungoj. Kelkaj kolektas ilin por manĝado, aliaj uzas ilin por farbi fadenojn, ankoraŭ aliaj por konatiĝi kun la naturo. Plej multaj fungoj troveblas aŭtune.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: