Skip to content

Libeloj en la botanika ĝardeno

01.09.2011

Kaisaniemi

En la botanika ĝardeno de Kaisaniemi ankoraŭ floras multaj plantoj. Da papilioj estas malmulte, migrantaj aŭ vagantaj eĉ malpli. Tamen surprize en tiu parko videblas multaj libeloj. Ili ĉiuj apartenas al la familio de simpetroj. Finnoj nomas ili ankaŭ aŭtunlibeloj, ĉar ili aperas pli malfrue ol aliaj specioj kaj flugas pli longe en la aŭtuno.

elokorento

Jen paro de flavaj simpetroj (Sympetrum flaveolum).

elokorento

tummasyyskorento

La supra, preskaŭ nigra libelo estas Sympetrum danae. Ĝi estas la nura tute nigra libelo ĉe ni. Estas pluraj ruĝaj simpetroj. La plej ofta inter ili estas Sympetrum vulgatum (sube).

punasyyskorento

Advertisements
3 komentoj
  1. 16.09.2011 8:16 atm

    Belegaj fotoj kaj bonega ideo kun tiu ĉi blogo amiko. Uzanoj de la Internacia Lingvo bezonas tiajn iniciativojn…. Gratulojn kaj, daŭrigu por la bono de tuta komunumo da homoj parolantaj Esperanton. Mi aldonas ligilon al ĉi tiu via blogo al mia propra blogo La Praktiko http://lapraktiko.blogspot.com/
    Zbigniew

  2. 16.09.2011 8:23 atm

    MI trovis tre interesan blogon. Jen ĝi:)

  3. Sakari permalink*
    18.09.2011 8:15 ptm

    Zbigniew,

    Dankon pro viaj komentoj kaj bonvenon legi mian blogon.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: