Skip to content

Planto de la semajno 35: Cirsio legoma

27.08.2011

En Centra Eŭropo legoma cirsio (Cirsium oleraceum) estas ofta planto. Tiel ne estas en Finnlando, ĉar ĉe ni ĝi estas nur okaza alveninto. En Ruoholahti en Helsinki tamen estas unu loko kie mi trovis ĝin. Estus interese scii kiel ĝi alvenis ĉi tien. En la sama loko estis botanika ĝardeno antaŭ cent jaroj (kuracistoj de loka psika hospitalo interesiĝis pri plantoj), sed tiu ĝardeno malaperis jam antaŭ cent jaroj. Ĉu la semoj iel restis en la tero aŭ ĉu ili venis alimaniere? Neniu scias.

keltaohdake

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: