Skip to content

Kiom da admiraloj?

21.08.2011

amiraali

Mia hodiaŭa poŝtaĵo ne parolas pri armeaj gvidantoj sed pri vagantaj papilioj (Vanessa atalanta). Ilia nombro varias de jaro al jaro. Ili ne kapablas travintri en Finnlando sed ĉiujare alvenas novaj el pli sudaj regionoj. Ĉi-jare videblis nur malmultaj admiral-papilioj en Helsinko, sed hieraŭ mi vidis iom pli da ili en la insulo Lauttasaari. Estis forta vento kiu malhelpis ilian flugadon, eble pro tio ili serĉis rifuĝon sur trunko de pino aŭ sur rokoj. En bona stato ili estas, ĉifonitaj flugiloj aŭ paliĝintaj koloroj ne videblis.

amiraali

amiraali

amiraali

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: