Skip to content

Naturpado de Sorlampi

10.08.2011

Sorlampi

La naturpado de Sorlampi situas en Norda Espoo apud la nacia parko de Nuuksio. Ĝi estas ĉ. 5 kilometrojn longa. Tie oni povas trovi netuŝitan naturon proksime al la ĉefurbo.

Sorlampi

sirolampikorento

En Sorlampi oni povas vidi du rarajn libelspeciojn. La unua el ili estas Leucorrhinia albifrons. Sube la sekskuniĝo de tiu specio.

sirolampikorento

lummelampikorento

Alia, eĉ pli rara specio estas Leucorrhinia caudalis. Ĝi tre similas al la unua specio, sed estas kelkaj malsamaĵoj. Rigardu la formon de la vosto kaj la koloron de la etaj makuloj en la flugiloj: la unua specio havas nigrajn makulojn, Lecorrhinia caudalis havas blankajn makulojn.

pikkulampikorento

La lasta libelo en tiu ĉi postaĵo estas Leucorrhinia dubia.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: