Skip to content

Historio pri flava pirolo

12.07.2011

Kelkaj plantoj estas tre malfacile troveblaj.  Mi serĉis flavan pirolon (Pyrola chlorantha) dum jaroj, sen sukceso. Ĝi ne estas vere rara, sed kreskas tiom maldense en la helsinkaj arbaroj ke oni devas esti vere bonŝanca por trovi ĝin. Antaŭ kelkaj jaroj mi jam kredis ke mi sukcesis. Mi trovis taŭgan plantaron, sed mankis la floroj. Post du jaroj floroj aperis, sed tiam evidentiĝis ke mi eraris. Temis pri alia pirolo. Tamen en la sama jaro (2009) mi poste trovis alian plantaron, pri kiu mi povis estis certa ke temas pri flava pirolo. Domaĝe nur ke mi venis tro malfrue kaj la floroj jam velkis. Finfine ĉi-somere mi sukcesis foti la planton. Jen bonvolu ĝui la raraĵon!

La scienca nomo chlorantha signifas verdflora. Tial ekz.  en  la sveda ĝi fakte nomiĝas verda pirolo. Por finnoj la koloro tamen aspektas flava. Juĝu mem kiun formon vi preferas.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: