Skip to content

Brilantaj bluuloj

07.07.2011

Tiuj ĉi papilioj estas Polyommatuc icarus, unu el la plej oftaj bluuloj en tuta Eŭropo. Tiu ĉi paron mi observis en Vuosaari, en Orienta Helsinko. Ili verŝajne estas en post-koita stadio. Unue ili sidis kun malfermitaj flugiloj, poste kun fermitaj flugiloj. Tiel mi havis unikan okazon foti ĉiujn kvar variantojn. Por montri la detalojn mi faris pligrandigon de ambaŭ seksoj aparte.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: