Skip to content

Kelkaj pliaj blanknazuloj

06.07.2011

Antaŭ unu monato mi publikigis artikolon kie aperis Leucorrhinia rubicunda, rubenruĝa blanknazulo. Nun antaŭ kelkaj tagoj mi ekskursis en najbara komunumo Espoo, kie situas kelkaj naturprotektejoj. Dum mallonga naturpado Sorlampi mi observis kelkajn pliajn blanknazulojn. La unua (en la supra kaj malsupra fotoj) estas Leucorrhinia albifrons. Ĝi estas orienta specio, malofta en Centra Eŭropo.

Dum la sama ekskurso mi vidis alian similan sed eĉ pli raran specion Leucorrhinia caudalis.

Tiu ĉi nomiĝas Leucorrhinia dubia, eble pro tio ke ĝi tiom similas al Leucorrhinia rubicunda prezentita en la antaŭ poŝtaĵo ke estas malfacile distingi ilin. Tamen mi estas preskaŭ certa pri la identigo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: