Skip to content

Mevoj en Harakka

13.06.2011

Harakka estas unika insulo situanta nur kelkajn centojn da metroj el la helsinka tero. Tamen ĝi estas tute alispeca mondo apartenanta al la naturestaĵoj, precipe al birdoj. Inter ili la plej oftaj estas mevoj kiel griza mevo (Larus canus). Multaj el ili tiel kutimiĝis al la urba vivo, ke ili nutras sin en la merkata placo sed kreskigas la idojn en insuloj kiel Harakka. En junio estas multe da vivo kaj bruo en la insuleto.

Jen mallonga video el la insuleto Harakka. Aŭdu la kriadon de la birdoj.

Advertisements
3 komentoj
  1. inga johanson permalink
    13.06.2011 5:11 ptm

    Ĉu harakka ankaŭ estas la finna vorto por pigo?

  2. Sakari permalink*
    14.06.2011 2:39 ptm

    Harakka fakte estas la nomo de tiu birdo (pigo esperante, svede skata), sed en tiu ĉi kazo ĝi estas la nomo de tiu insuleto. Ĝi same kiel ĉiuj aliaj insuletoj ĉi tie havas nomon ankaŭ en la sveda. La sveda nomo tamen ne estas ‘Skata’ sed Stora Räntan.

  3. inga johanson permalink
    18.06.2011 12:27 ptm

    Do la sveda nomo Stora Räntan estas eĉ pli amuza.
    Synonymer för ränta
    inälvor : innanmäte, inkråm, rester, korvkött
    Granda Tripo

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: