Skip to content

Denove estas tempo de libeloj

09.06.2011

Libeloj estas vivantaj fosilioj – el la sama erao kiel ekvizetoj. En la tuta mondo estas proksimume 5 700 konataj libelspecioj. Tio estas malmulte. El ili 57 estas videblaj en Finnlando. En Finnlando oni kutime vidas la unuajn flugantajn libelojn en majo. Tiuj ĉi fotoj estas el la komenco de junio – jam pluraj specioj estis videblaj. La unua estas libellula quadrimaculata, kiu povus esti esperantigita kiel kvarmakula libelo. Ĝi estas ofta sed tamen fotinda.

Se vi pligrandigas  la supran bildon vi klare vidas unu el la specialaĵoj de libeloj: de antaŭe la vizaĝo estas bela kaj simpatia, sed de malantaŭ la kapo estas preskaŭ malplena spaco.

Iam povas ŝajni ke libelo ridetas (vi vidas tion klare se vi pligrandigas la supran foton). Tio tamen estas erara interpreto ĉar la linio kiun oni supozus buŝo ne estas tio. Buŝo estas pli malsupre en la vizaĝo.

La scienca nomo de tiu ĉi estas Leucorrhinia rubicunda. Mi ne vidis ie esperantajn nomojn por libeloj, sed tradukite la scienca nomo signifas rubenruĝa blanknazulo. Ĝi estas norda specio, ofta en Finnlando.

“Ŝvebantaj bluaj alumetoj” (scienca nomo Coenagrion) estas grupo de etaj libeloj, kiuj apartenas al la subordo de zigopteroj (sveltaj libeloj, libeletoj). Tiu ĉi estas Coenagrion hastulatum. Se mi klopodus doni al ĝi esperantan nomon, ĝi povus esti lancpinta cenagrio. En la dorso de la libelo estas videbla la formo de lancpinto.

La lasta foto montras nerekonitan libeleton kiu sidas sur la floro de herbeja kardamino. Tiu ĉi tamen estas ĝia subspecio marĉa kardamino. Kie estas libeloj tie ofte estas troveblaj ankaŭ kardaminoj. Ilin mi elektis planto de la semajno por la venonta semajno, sed ĉi tie jam anticipe unu foto.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: