Skip to content

Fiksrigardantaj ridmevoj

05.06.2011

En la golfo Pikku Huopalahti oni povas vidi ridmevojn kiuj staras sur  ŝtoneto aŭ apud la lagbordo kaj fiksrigardas al la akvo. Tuj ne estas klare kial ili faras tiel.

La sekreto tamen malkovriĝis kiam la birdo saltis en la akvon kaj kaptis fiŝeton. Ili fiŝkaptas! La fiŝeto tamen estis tiom glita ke la mevo havis problemon gluti ĝin. Tial estis oportune ke la mevo unue flugis al tero kaj nur tie provis gluti la kaptaĵon.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: