Skip to content

Kantas norda najtingalo

03.06.2011

En meza Finnlando, kie mi kreskis, ne estis najtingaloj, sed mi aŭdis pri tiu mirinda kantbirdo. Nuntempe mi loĝas en Helsinko kie najtingalo (pli ekzakte norda najtingalo Luscinia luscinia) estas facile aŭdebla. Aŭdebla jes, ĉar ĝi havas tre laŭtan voĉon sed ne same facile videbla ĉar ĝi kutime kaŝas sin en foliaro.

En mia fotilo estas ebleco kapti ankaŭ videojn sed mi neniam uzis ĝin por registri iun naturfenomenon. Aŭskultante tre fervore kantantan najtingalon venis al mi la ideo registri ĝian voĉon. Jen mi prezentas al vi la rezulton. La bildo ne estas aparte interesa ĉar ĝi ĉefe montras la arbuston kie la birdo kantas, tamen la birdo estas trovita en la fino de la video. La ĉefa celo estas aŭdigi al vi la kantadon de tiu birdo. Ĉe ni ĝi estas unu el la plej laŭtaj kaj aprezataj kantantoj, tamen ĝi ne estas tiel belsona kiel la suda najtingalo (aŭ komuna najtingalo, Luscinia megarhyncos).

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: