Skip to content

Rodoparko de Haaga

02.06.2011

En Haaga, urboparto de Helsinko ekzistas unika rododendra parko. Antaŭ kelkaj jardekoj oni faris eksperimentojn por trovi rododendrojn taŭgajn por nia norda naturo. Tiam oni plantis milojn ĉi tie. Nun la rodoplantoj fariĝis grandaj arbustoj. Poste oni pligrandigis la parkon per azaleoj. Tiuj ĉi fotoj estis faritaj fine de majo kiam la ĉefa florado ankoraŭ ne komencis, sed ĝuste nun proksimume ĝis la mezo de junio estas la plej bona tempo por viziti tiun parkon. Mi rekomendas.

Vidu ankaŭ mian pasintjaran blogskribaĵon.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: