Skip to content

Printempaj papilioj

01.06.2011

Tiu ĉi papilio estas unu el la plej fruaj ĉe ni en Finnlando. Ĝi estas gonepterikso, citrono-papilio (Gonepteryx rhamni). Ĝi estas ofta en Eŭropo, Norda Azio kaj Nord-Afriko. Iuj asertas ke ĝuste tiu ĉi papilio donis al la angla lingvo la vorton butterfly – papilio.

Estas malfacile foti flugantan papilion, sed feliĉe ĝi komencis suĉi nektaron el buterfloro (aŭ taraksako, ofte erare  nomata kiel leontodo).

Jen alia papilio videbla ofte jam en majo. Ĝi estas Boloria euphrosyne, unu el la multaj perlamoto-papilioj.

Se vi rigardas atente vi povas rimarki ke ĝi havas bluajn okulojn.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: