Skip to content

Ŝanĝiĝanta naturo

31.05.2011

Oni povus facile kredi ke oni plantis ĉi tie semojn de iu flava planto.La strando ja estas novkonstruita. Tamen ne estas tiel. Eble oni planis konstrui herbejon sed semoj de ordinara barbareo (Barbarea vulgaris) estis pli rapidaj.

En Finnlando ordinara barbareo estas novalveninto. Ĝi aperis nur en la fino de la 19-a jarcento kune kun industriaj herbejsemoj. Tiutempe oni ne sukcesis distancigi la nedeziratajn semojn el la ĝustaj. Nuntempe barbareo estas tiom ofta ke oni apenaŭ konscias ke ĝi estas alveninto en nia naturo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: