Skip to content

Planto de la semajno 22: latiro printempa

28.05.2011

La planton de tiu ĉi semajno oni devas serĉi en tute specialaj lokoj. Jen ŝajne malluma picearbaro, sed ĉi tie kreskas neoftaj plantoj.

Printempa latiro (Lathyrus vernus) postulas riĉan teron kaj iom da varmo. En Finnlando ĝi troveblas ĉefe en la sudo, en Eŭropo ĉefe en la orientaj partoj de la kontinento.

Jen alia specio kiu prosperas ĉi tie: struta filiko (Matteuccia struthiopteris). Ni troviĝas en Ramsinniemi, unu el la ĉarmaj naturprotektejoj ene de la finna ĉefurbo. Ĝi meritas vian viziton.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: