Skip to content

En stranga arbaro

25.05.2011

Ekvizetoj estas vivantaj fosilioj, postrestaĵoj de mondo kie ankoraŭ ne ekzistis floroj. Tamen ili estas tre vivipovaj kaj disvastiĝis al la tuta mondo. Ofte oni apenaŭ rimarkas ilin, sed se oni rigardas pli atenteme, oni povas trovi tre interesajn formojn. Tiuj ĉi fotoj montras arbaran ekvizeton (Equisetum sylvaticum) kiun oni povas trovi preskaŭ ĉie en Eŭropo.

Jen alispeca “arbaro” kreskanta tute proksime al la unuaj plantoj. Tiuj ĉi estas kampaj ekzivetoj (Equisetum arvense).

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: