Skip to content

Karotbekuloj plioftiĝis

23.05.2011
tags:

Unu el miaj favoratoj ĉe birdoj estas hematopo  (ostrokaptanto, Haematopus ostralegus). Ĝi estas tiom okulfrapa en sia nigra-blanka plumaro kun oranĝkolora beko kaj ruĝaj okuloj. Origine ĝi estis ĉe ni rara kaj timema marbirdo sed dum lastkelkaj jardekoj ĝi kutimiĝis al homo kaj plioftiĝis en Helsinko, eĉ en lokoj multe vizitataj de homoj. Nuntempe oni povas facile vidi – kaj aŭdi – ĝin en ĉiu insuleto apud la urbo.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: