Skip to content

Planto de la semajno 21: violo marĉa

21.05.2011

Jen iom nekutima foto pri tiu-ĉi-semajna planto. Se vi ne tuj rekonas ĝin, rigardu la malsupran bildon kiu devus esti pli normala. Marĉa violo (Viola palustris) bezonas malsekan kresklokon. Ĝi estas relative norda specio, ofta en norda kaj meza Eŭropo, neekzistanta en okcidenta kaj suda Eŭropo.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: