Skip to content

Verdaj kaj bluaj flugiloj kaj iom da blankaj

08.05.2011

Mia intenco por tiu ĉi printempo esti foti kalofriso-papilion (kalofriso, verda kuprulo Callophrys rubi) kiu estas unu el la plej fruaj papilioj en la norda naturo. La problemo estis kie serĉi ĝin. Finfine la papilio mem solvis la problemon. Dum mia sabata naturekskurso mi trovis kelkajn blankulojn (Pieris napi). Kiam mi ekfotis ilin mi vidis en la aero iujn aliajn insektojn. Unue mi eĉ ne rekonis ke ili estas papilioj ĉar ili estis tiom malgrandaj. Kiam ili eksidis en floro aŭ folio ili tamen estis rekoneblaj: jen la kalofrisoj.

Jen alia printempa papilio kiu apartenas al la grupo de bluuloj. En Finnlando vivas dudeko da bluuloj, en tuta Eŭropo ankoraŭ pliaj. Tiu ĉi nomiĝas Celastrina argiolus. Ĝi estas videbla en vasta teritorio, en tuta Eŭropo, en norda Azio ĝis Japanio kaj en Norda Ameriko.

Jen la blankulo kiu indikis al mi la vojon al la aliaj papilioj. Ĉe ni Pieris napi estas inter la plej oftaj papilioj. Ĝi havas du generaciojn pro kio ĝi estas videbla dum la tuta somero.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: