Skip to content

Planto de la semajno 19: pulmonario

07.05.2011

Pulmonaria obscura

Pulmonario, pulmoherbo (Pulmonaria obscura)  estas norda varianto de  larĝfolia pulmonario (Pulmonaria officinalis). Ĉe ni ĝi komencas sian floradon en varmaj lokoj jam en aprilo, sed ĝi bone taŭgas ankaŭ por la nuna semajno. Tamen ĝi estas klare printempa floro kiu estas videbla nur dum kelkaj semajnoj. Pulmonario havas interesan fenomenon (observeblan ankaŭ ĉe kelkaj aliaj boragacoj), nome la floroj ŝanĝas koloron dum la florado: unue ili estas helruĝaj sed akiras iom post iom bluan koloron.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: