Skip to content

Flava majo

05.05.2011

“Flava majo kial vi ne venas jam?” kantas Aikakone, popgrupo kiu ĝuas grandan popularecon en Finnlando. En la parko de Kaisaniemi – meze de Helsinko – la flava majo alvenis jam. Ĝin kreas kvar plantoj kiuj prosperas en parka  naturo. La fenomeno estas aparte bone videbla en la botanika ĝardeno, sed flava koloro videblas ankaŭ aliloke. Homoj kreis bonajn kondiĉojn sed la plantoj kreskas tie spontane.

Temas pri kvar plantoj kiuj floras frue printempe:  Gageo aŭ orstelo  unuflora (Gagea lutea), nana gageo (Gagea minima), fikario (Ranunculus ficaria) kaj flava anemono (Anemone ranunculoides). Longe tiu florado ne daŭras, jam meze de majo aliaj plantoj okupas la terenon.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: