Skip to content

Tufgreboj jam ekkonstruis sian neston

04.05.2011
tags:

Mi vidis la unuajn tufgrebojn (Podiceps cristatus) pasintsemajne. Nun ili jam celebris sian nuptofeston (bedaŭrinde tiun mi ne sukcesis foti) kaj ekkonstruis la neston. En Helsinko kelkaj paroj nestas en la golfeto Lapinlahti meze de la urbo. Kelkaj nestoj fakte estas tre proksime al lokoj kie homoj promenas kaj promenigas siajn hundojn, sed la tufgreboj ŝajne sukcesas kreskigi idojn eĉ en tiaj lokoj. Ankaŭ mi iom timis ĉu mia fotado ĝenas ilin. Mi estis malantaŭ arbo sed la birdoj nature rimarkis min.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: