Skip to content

Tempo de arbaraj anemonoj

03.05.2011

Finnoj nomas kaj hepatikojn kaj anemonojn kiel anemonojn. Hepatiko (Hepatica nobilis) estas por ni ‘blua anemono’ kaj Anemone nemorosa estas ‘blanka anemono’. Ambaŭ abundas kelkloke en la sudfinnlandaj arbaroj. Ili ekfloras frue printempe, kutime jam en aprilo sed la florado daŭras ĝis la mezo de majo. Ili estas tre ŝatataj, ankaŭ pro tio ke tiutempe naturaj floroj malmultas. Jen kelkaj ĉi-jaraj fotaĵoj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: