Skip to content

Papilioj vekiĝis

02.05.2011

Ŝajne la multneĝa vintro estis favora al niaj papilioj. Pri tio atestas kelkaj observoj laŭ kiuj multaj papilioj ekflugis jam en aprilo. Kelkaj el ili travintris kiel adoltoj, aliaj kiel krizalidoj kaj elkokoniĝis kiam la sunradioj varmigis ilian ejon. Jen kelkaj fotoj el la pasinta semajno. La nomoj de papilioj ne estas multe konataj en esperanto. La unua estas funebromantelo (Nymphalis antiopa), la dua c-poligoniolobopapilio (Polygonia c-album), sekvas taga pavopavo-okulo (Nymphalis ioInachis io) kaj laste urtikopapilio (Aglais urticae).

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: