Skip to content

Planto de la semajno 18: mezereo

30.04.2011

Mezereo (Daphne mezereum, fi näsiä sv tibast) estas malgranda arbedo, kiu floras frue printempe antaŭ ol aperas la folioj. Poste dum somero aperas la ruĝaj beroj. Mezereon oni povas trovi preskaŭ ĉie en la nordaj landoj kaj en plej multaj regionoj de Eŭropo. Ĉe ni ĝi tamen estas rara, ĝi kreskas prefere en kalkenhavaj terenoj.

Mezereo estas leĝe protektata en Finnlando. Ĉiuj partoj de la planto estas tre venenaj, jam pro tio nepre ne ŝiru ĝin. En kelkaj landoj tamen oni kreskigas ĝin kiel ornaman planton en ĝardenoj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: