Skip to content

Ĵusrevenintoj en Helsinko

29.04.2011

Pasintsomere mi plurfoje sekvis la vivon de tufgreboj (Podiceps cristatus) en la golfo de Lapinlahti. Tie estis almenaŭ tri nestantaj paroj. Ĉi-semajne dum vespera promenado mi trovis tiun ĉi paron celebrantan sian nuptofeston.

Ringokolombo (Columba palumbus) estas pliiĝanta specio en finnaj urboj. Ĝi konkurencas kun nia kutima hejmlombo. En malfermaj lokoj la hejmkolombo estas pli forta, sed ringokolombo plioftiĝis en lokoj kie estas arboj, ekz. en parkoj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: