Skip to content

Ĉu rabisto aŭ ne?

29.04.2011

Ĝuste nun floras koridaloj (Corydalis solida) en suda Finnlando.Vekiĝis ankaŭ la burdoj kiuj serĉas nektaron de floroj. La floroj de koridaloj tamen estas longaj kaj mallarĝaj, tute ne taŭgaj por la burdoj. Ili tamen trovis solvon. Ili eĉ ne klopodas eniri en la floron. Ili simple mordas peceton el la floro kaj tiel malfermas al si aliron al la nektaro. Farante tiel ili ricevas manĝaĵon sed ne servas al la floro, kiu perdas sian allogaĵon kaj restas nepolenita.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: